En la kelta mitologio, Taranis estas, kun Esus kaj Teŭtates, unu el la dioj de kelta triunuo, atestita de la latina poeto Lukano kaj mencioj far de Julio Cezaro en De Bello Gallico.
Estas unu el la ĉefaj dioj de la gaŭla diaro. Lia nomo signifas « tondranto » (taran en bretona kaj kimra lingvoj). Taranis estis la dio de la ĉielo, de la pluvo, de la fulmo, de la tundro kaj de la ĉielarko.